
Mi dirus "povas esti" aŭ "povus esti"
(la germana kaj la hispana uzas la indikativon, kaj la nerektaj tradukoj en la angla.)

Mi opinias ke "povi" cxi tie, estas "germanismo", cxar la francanoj uzus "scii" kaj kion ni volas reale diri estas ke oni condicxe neniam estas sufiĉe zorgema...

Mi ne volas insisti sed la angla, germana, kaj hispana uzas "povi", do eble 'scii'estas francismo:)

>Mi ne volas insisti sed la angla, germana, kaj hispana uzas "povi
Kaj do ? Cxu esperanto estas la meznombro ?!?

Mi sugestas ke vi lasu ĝin por aŭdi aliajn opiniojn.
Eble Esperanto ne estas la meznombro, sed kiam oni uzas parolmanierojn pli konatajn oni fariĝas pli facile komprenebla.

>pli konatajn
de kiu ? De cxinanoj ? japananoj ? indiananoj ? De kie ? Germanujo+ Usono ? Brrr...mi tre timas...

>kaj hispana
Ildefonk estas germanano...

Do, "povi" signifus kapablecon. "Scii" ne taŭgus, sed "scipovi" ja egalas al la franca uzo de "savoir" en tiaj kazoj. Cetere, la pola kaj hispana frazoj ja uzas ilian verbon por "povi" (ambaŭ lingvoj uzas foje "scii" en aliaj kazoj, se temas ekzemple pri lingvokonoj aŭ pianludado).
Ĉu oni do povas esti zorgema? Aŭ ĉu oni scipovas esti zorgema? La lasta implikas, ke oni iam lernis esti zorgema. Ambaŭ al mi sonas sufiĉe logika.
Mi havas alian proponon, kiu tamen iomete ŝanĝus la frazon:
"Neniam eblas esti sufiĉe zorgema trairante la straton."
Kvankam la strukturo de la frazo malsamas, ĝi esprimas la saman enhavon. Tiel ni ne plu devas zorgi pri povi/scii en tiu ĉi frazo. Vi mem devos decidi, ĉu tia strukturo laŭ vi estas tro for de la originala frazo.

Cetere, Dejo: Ke la angla kaj germana uzas "povi" ĉi tie, vere ja ne estas valida argumento, ĉar tiuj lingvoj ne vere havas alian opcion. Ankaŭ "Ich kann Esperanto sprechen." kaj "I can speak Esperanto." estas tie ĝustaj, se temas pri kono de la lingvo, kvankam en tiuj kazoj la franca, hispana, rusa, ĉina (kaj laŭ mia scio ankaŭ la pola) uzus "scii".
Laŭ mi ambaŭ "povi" kaj "scii" ŝajnas sufiĉe logikaj. "Estus" tamen ne eblas en la frazo.

>"Estus" tamen ne eblas en la frazo.
kial ne ?

Mi nun ne havas la PMEG apud mi (mi estas en biblioteko), sed la formo "-us" estas konjunktiva aŭ kondicia, nereala formo (irrealis). Oni neniam estus sufiĉe zorgema, se... (io), tiel oni povus konstrui la frazon, sed ne aperas iu "se"-frazo ĉi tie.
Kaj eĉ, se oni volas interpreti "trairante la straton" kiel implikita se-frazo ("se oni transiras la straton"), ĝi ne taŭgas, ĉar tio ne estus nereala kondicia signifo (komparu la realan "Se poste komencos neĝi..." kun la nereala "Se mi estus riĉa...").
Alia uzo de "-us" laŭ mia memoro estas por ĝentiligi petojn: Ĉu mi eble povus demandi... Ĉu vi povus helpi min?
Eble ĝi ankaŭ povas funkcii en aliaj demandoj: "Kiel mi atingus la stacidomon?" (sed eble tio estas germanismo)
Mi ne povus imagi kialon por uzi "estus" ĉi tie. La PMEG ankaŭ ekzistas en la interreto, eble vi povas trovi ekzemplon kaj similan uzon tie? Ankaŭ mi ŝatus scii.

la frazo signifas ke esti "sufiĉe zorgema trairante la straton" ne realas...

Mi ne kredas, ke "-us" povas (/povus) tiel simple montri nerealecon, esti uzanta kune kun iu nea vorto (ĉi-kaze: "neniam").
Ĉe pli simpla ekzemplo: "Mi ne estus riĉa." ja ankaŭ ne nur signifas, ke la frazo "Mi estas riĉa" ne realas, ĝi implikas pli (nome: iun kondicion, mi ne estus riĉa, se... — do fakte la frazo ja diras, ke mi ESTAS riĉa). Laŭ mi, tiu kondicio mankas en la supra frazo.
Do, laŭ mia lingvosento, mi atendus iun aldonon kun "se" en la supra frazo (se mi ne scius, ke ĝi estas jam finita).

OK

Dankon. Tiel laŭ mi la frazo ege taŭgas kaj tre bonsonas. :)

cxesu insulti min...

Mi konsentas, krom pri unu demando.
Ĉu "trairante la straton" aŭ "transirante la straton"?
Iri TRA LA STRATO signifas iri laŭlonge de la strato de unu ekstremo al alia (de ĝia komenco ĝis ĝia fino) aŭ pli ĝenerale: iri ian parton de tiu distanco. Tiam la strato kongruas (dum certa tempo) kun nia vojo kaj irante ni sekvas la straton.
Iri TRANS LA STRATON estas iri de unu flanko de la strato al la alia. Tiam la strato estas io, kio disigas nin de nia celo. La strato estas transversa rilate al nia vojo.

korektite, dankon

"cxesu insulti min..."
Kion vi celas?

Kiam mi komentas, vi diras ke mi insultas iun, do mi faras same.
Do cxesu insulti min...

Ah, do simpla stultaĵo (aŭ, kiel vi preferas diri: "bullshit"). Mi do povas ignori tion.

Jes, vi cxampionas en tio...
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #971298
added by sacredceltic, July 2, 2011
linked by sacredceltic, July 2, 2011
linked by sacredceltic, July 2, 2011
linked by Goracykabanos, July 30, 2011
linked by al_ex_an_der, June 24, 2012
linked by al_ex_an_der, June 24, 2012
unlinked by al_ex_an_der, June 24, 2012
edited by sacredceltic, January 28, 2013
edited by sacredceltic, January 28, 2013