
Mi inversigus, kaj dirus "sufiĉe bone".

cxu vi povas klarigi tion, mi petas ?

La adverbo, aŭ e-vorto, staras normale antaŭ la vorto, kiun ĝi priskribas: vere rapide, ekstreme tede ...

tio estas malfacilakompreni cxar "bone" priskribas "sufiĉe" kiel "sufiĉe" priskribas "bone"...
Mi opinias ke tio estas kultura, kaj ke en esperanto la vortordo ne gravas, cxu ne ?

Certe en Esperanto la vortordo gravas. Jen tri frazoj kun tute aliaj signifoj, nur pro la vortordo:
Ne mi vizitis la patron. (sed ŝi vizitis lin)
Mi ne vizitis la patron. (sed mi telefonis al li)
Mi vizitis ne la patron. (sed la patrinon)

PaulP pravas. En Esperanto la vortordo estas relative libera, sed ne absolute libera por ĉiuj vortoj, eĉ: absolute ne libera por iuj vortoj!
Ekzemple: "La" estu antaŭ la difinata vorto, adjektivo estu "en kontakto" (tuj antaŭ aŭ tuj malantaŭ) la difinata substantivo. La normala loko estas antaŭ la substantivo. Se oni metas la adjektivon malantaŭ la substantivon, tio influas la gravecon de tiu difino.
La plej klara ekzemplo estas la loko de la vorteto "ne", kiel PaulP jam klarigis.
Mi memoras, ke vi iam klarigis al mi, okaze de frazo simila al "Ne ĉio, kio brilas, estas oro", ke en bona franca lingvaĵo oni diru: "Tout ce qui brille, n'est pas or". Se mi ne respektus la Esperantan vortordon, mi (erare) dirus: "Ĉio, kio brilas, ne estas oro". Nu, oro brilas (ĉar ĝi ne oksidiĝas), kaj do ne estus oro, pro tio, ke ĝi brilas...
La franca esprimo estas malfacile komprenebla por nederlandlingvanoj, kaj facile miskomprenebla.
Mi proponas jenan tradukon: "Mi sufiĉe bone konas la faktojn."
Se vi volas emfazi, ke temas pri la faktoj, sed ne la teorio, aŭ la kialoj, vi povas diri: "La faktojn mi sufiĉe bone konas". Se vi volas, ke estas _vi_, kiu bone konas la faktojn, ne iu alia, vi povas diri "La faktojn sufiĉe bone konas mi.", k.t.p.

Mi tamen ankoraux ne vidas la diferencon inter "bone sufiĉe" kaj "sufiĉe bone"...

La signifo de "sufiĉe bone" estas al mi klara, sed ne tiu de "bone sufiĉe".
Kaj, se iuj homoj kantas bone sufiĉe, ĉu aliaj kantas malbone sufiĉe?

denove, mi opinias ke tio estas kultura...
"bone" en tiu kunteksto, signifas "jes"/[eng]"well"
reta-vortaro.de :
2. Konsentite, mi aprobas: nu bone, iruZ; nu, bone, mi sekvos vian konsilon. VD:ja, jes

Kara Sacredceltic, mi provos klarigi la diferencon inter "sufiĉe bone" kaj "bone sufiĉe". Tiu diferenco estas la sama, kiel tiu en la franca inter "suffisamment bien" en "bien suffisamment".

Kutime en epo, kiam du e-vortoj (adverboj) estas apudmetitaj, la unua influas la duan, ne inverse.
Ekzemple: Mi tute ne komprenas, kaj mi ne tute komprenas.
En la unua frazo: Je ne comprends absolument rien, je ne comprends rien du tout
En la dua frazo: Je ne comprends pas tout-à-fait

Kara GrizaLeono, vi pravas pri la franca, sed la franca estas lingvo kun multaj neklare idiomaĵoj kaj tiuj estas nur idiomaĵoj, do la franca tute ne klaras la diferencon. Verdire, la franca tute malklaras tiun diferencon.

@nimfeo
"ne" estas tre neordinara adverbo...

@ sacredceltic
Vi pravas. PIV diras, ke ĝi estas partikulo.
Sed ĝi preskaŭ same rolas kiel adverbo. Adverbo, laŭ la franca difino, kiun mi iam lernis kiel infano, estas vorto kiu modifas aŭ nuancigas la vorton (adjektivo, verbo aŭ alia adverbo), al kiu ĝis rilatas.
En la kazo de "ne", ni povas havi jenajn frazojn -> Mi ne manĝas ("ne" modifas verbon). -> Tio estas ne oportuna (aŭ neoportuna) ("ne" modifas adjektivon). -> Mi ne tute komprenas ("ne" modifas adverbon)

Ĉu la senco de la franca "bien" ĉiam estas "bone"? Mi havas la impreson, ke "c'est bien comme ça!" ne nepre estas "Tio estas bona afero!", sed "ja". Ekzemple en jena kunteksto: "Est-ce vrai, qu'il est malade?" — "C'est bien comme ça". Tiu "bien" neniel rilatas al la senco de la radiko "bon-".
Via frazo iĝus "Mi scias la aferon ja sufiĉe." aŭ "Mi ja sufiĉe scias/konas la aferon", kaj ni ĉiuj tuj komprenus ĝin.

>Via frazo iĝus "Mi scias la aferon ja sufiĉe."
Jes, sed en reta-vortaro.de estas skribita ke "bone" en sia dua signifo, signifas "ja" :
2. Konsentite, mi aprobas: nu bone, iruZ; nu, bone, mi sekvos vian konsilon. VD:ja, jes

Ĉe reta-vortaro.de la sageto miascie ne signifas egalecon.

@PaulP
vi ne povas malligi frazojn sen skribi tion al la aŭtoro...
Mi ligas denove...

Kiel oni vidas la malliginton?
Mi ĵus vidis, ke komento mia aperis kvaroble, verŝajne dum la tempo, kiam Tatoeba estis rete ne atingebla.

En la registroj. Al la dekstra.

Ho, jes! Dankon.

sufiĉe -> sufiĉe bone

@sacredceltic ?

Mi jam modifis la frazon laŭ la rekomendo de Grizaleono...

Mi ne estas Grizaleono !

...

Jes sed li estas genia spertulo pri esperanto kaj li instruis ĝin al generacioj de homoj...🙄

Estus bone, se nur spertuloj kiel li aldonus frazojn, anstataŭ mallertaj GoogleTranslate-uloj, kiuj bezonas korektadon je ĉiu dua vorto. 🙄

Se mi bone komprenas, la nuna diskuto estas, ĉu "sufiĉe" povas rekte difini verbon.
En PIV ( https://vortaro.net/#sufi%C4%89e_kdcu sub 2) estas jenaj ekzemploj de Zamenhof mem:
"nia lingvo pruvis jam pli ol sufiĉe, ke ĝi povas bonege vivi"; "ŝi estis bela, tion ni ne povas tro sufiĉe diri";
Iuj iam asertis, ke oni diru "nia lingvo pruvis jam pli ol sufiĉe MULTE, ke ĝi povas bonege vivi"; "ŝi estis bela, tion ni ne povas tro sufiĉe MULTE diri" .... sed Zamenhof mem montras, ke tiu aldono de adverbo ne (nepre) necesas.
En https://tekstaro.com/ oni povas trovi pliajn ekzemplojn de "sufiĉe" sen plia adverbo. Mi notis kelkajn el ili:
- pli ol sufiĉe kovras la neoportunecon ...
- la ... karaktero de la fareblaj ŝanĝoj estos sufiĉe parolita en nia gazeto
- por doni al ĉiuj la eblon sufiĉe esplori ĉu la nova dialekto
- cetere ĝi sufiĉe similas tion, ...
- La baleto de l’ rusoj estas sufiĉe konata ...
Ŝajnas do al mi, ke oni ankaŭ povas "sufiĉe scii aferon..."
Pri la loko de "ja sufiĉe":
La vortordo en Esperanto estas relative libera, kvankam ekzistas "normala" ordo, kiel PaulP jam diris.
Oni povas meti vortojn en "nenormala" loko, kutime por emfazi ion.
Mi do komprenas la diskutatan frazon, kiel respondo al aserto "Vi ne tute scias la aferon!".
"Mi [tamen] scias la aferon ja sufiĉe [por konvinkiĝi pri ...]/[por kompreni, ke ...]/[...]"
Ĉu la senco de la nuna frazo respondas al tiu de la originala frazo, tio estas alia afero.
Cetere ni ĉiuj ne forgesu, ke malantaŭ la lingvo Esperanto estas ideo de "interkompreniĝo" ankaŭ en la senco de "interpaciĝo". Kelkfoje ni konfesu malpravon, kelkfoje ni ŝanĝu ion por komplezi rimarkiginton....

@GrizaLeono
Dankon pro la klarigoj.
"I know the facts well enough." konfuzis min.

Et pan, dans les dents ! :-)

@admin : a good exemple of harassment by Tepan : 5 comments ordering me to change a correct sentence !

@sacredceltic
The handle is @tatoebaadmins !

Whatever 🤷♂️

🤦
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #7141
added by sacredceltic, July 6, 2011
linked by sacredceltic, July 6, 2011
linked by sacredceltic, July 6, 2011
unlinked by PaulP, May 31, 2014
edited by sacredceltic, June 1, 2014
linked by sacredceltic, June 1, 2014
linked by sacredceltic, June 5, 2014
linked by Tepan, December 22, 2020
unlinked by Tepan, December 22, 2020
linked by Tepan, December 22, 2020
linked by Tepan, December 22, 2020
unlinked by Tepan, December 22, 2020
unlinked by Tepan, December 22, 2020
linked by Horus, December 22, 2020