
Mi longe pripensis pri viaj proponoj ĉi-matene kaj mi konkluis ke vi tute pravas kaj mi aplikis ĉiujn.

*konkludis ;)
Mi havas demandon, @SC: ĉu vi ĉi tie celis, ke ni trompas nin, aŭ ke ni *eraras*? Ĉar france "se tromper" egalas al Eo: "erari".

se tromper ≠ se tromper soi-même
Mi skribis "sin" ĉar mi kredis ke, en esperanto, ni devas anstataŭi la pronomon per "si" se temas pri la subjeckto kaj se ne ekzistas ambiguo... Mi ne bone komprenas kial, ĉi tie, ne eblas skribi "sin", sed mi volonte respektas la esperantlingvanojn kiujn pli bone regas esperanton ol mi...

Dankon.
"sin" ĉi tie ne taŭgus, ĉar temas nek pri "li" nek pri "ili", kaj nur en tiaj kazoj vi povus uzi "sin". Se menciatas "ni", do "nin".
Nur (?) en la slavaj lingvoj, ekz. la rusa aŭ la pola, vi uzas ĉiam "sin" se la verbo revenas al la subjekto de la frazo, eĉ se temas pri "mi" (ruse: sebja).

@Eldad
Mi opinias ke tiu regulo ne estas tre logika kaj tio devas esti la kialo pro kiu mia cerbo rifuzas lerni ghin. La slavaj lingvoj shajnas pli loghikaj pri tio...

Eble... :)
Esperanto, kiel ĉiu "natura" lingvo (;-)), havas siajn proprajn regulojn.
Kaj etan korekton por mia antaŭe citita regulo: vi uzas "sin" nur se temas pri:
li, ŝi, ĝi, aŭ ili.
En la aliaj kazoj vi uzas la akuzativan formon de la pronomo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #993676
added by sacredceltic, July 16, 2011
edited by sacredceltic, December 17, 2011
edited by sacredceltic, December 17, 2011
edited by sacredceltic, December 17, 2011
edited by sacredceltic, December 17, 2011