
Mi kredas, ke en Esperanto oni ne uzas "apenaŭ" tiamaniere.
Pli taŭgas, eble: "... ĵus kiam mi alvenos".

Vi pravas, dankon!

Nedankinde, dankon al vi! :)

"Apenaŭ" kiel enkondukilo de tempa subfrazo (celante "tuj post kiam") devas ĉiam stari antaŭ la ĉeffrazo (vd. PMEG §33.7), do estu:
"Apenaŭ mi alvenos, mi skribos al vi."
Aŭ pli bone: "Mi skribos al vi tuj post kiam mi alvenos."
(aldone, mi ne certas, ĉu la tempojformoj ĝustas; mi ofte havas problemoj pri tiuj en subfrazoj)

Ah, Eldad estis pli rapida.
Mi pli ŝatas la nunan version de la frazo. :)

:)

Pardonu mian intervenon, sed senerare la frazo aspektas tiel:
Mi skribos al vi, tuj kiam mi alvenos.
aŭ
Mi skribos al vi, tuj post kiam mi alvenos.
(kiel jam skribis Vortarulo)
(Tuj estas cetere ellasebla, ĉar ĝi ĉi tie nur plifortigas la promeson skribi senprokraste, kiam eblos.)
Ĵus signas antaŭtempecon, kaj oni povas uzi ĝin ekzemple tiel:
Li ĵus alvenis, kiam mi devis jam foriri.

Ja, dankon pro la korekto, Alex.
"Ĵus" estas uzata por la pasinta tempo, ne por la estonto. Ja, "tuj kiam" estas la ĝusta kombinaĵo ĉi-rilate!
Fakte, vi skribis "tuj post kiam" - ĉu povas esti ankaŭ "tuj kiam"?

Prave. Mi superrigardis la "ĵus".
La PMEG proponis "tuj post kiam", sed laŭ mi, ankaŭ "tuj kiam" eblas kaj estas logika. La alveno ja ne nepre estas tempopunkto, sed povas same esprimi mallongan tempodaŭron, dum kiu oni povas alvoki iun.

Interesa diskuto! Dankon al ĉiuj! :-)

Kaj dankon al vi" :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #947596
added by Kvantumo, February 25, 2012
linked by Kvantumo, February 25, 2012
edited by Kvantumo, February 25, 2012
linked by Esperantostern, February 25, 2012
edited by Kvantumo, February 25, 2012
linked by sigfrido, February 25, 2012