
Ĉu vere la dua "mi" komencu per majusklo?
Ankaŭ mi pensas, ke "apogilo" tute sufiĉas; fakte "apogiĝilo" strange sonas.
Kaj finfine laŭ mi devus esti "ViaJ* bastono kaj apogilo..." se ambaŭ apartenas al Dio.
amike, ĵan

Saluton Jxan,
jes la dua ' Mi' komencas kun majusklo en mia biblio, eble pro tio ke poemoj uzas majusklon en la komenco de cxiu linio.
Mia biblio ankaŭ uzas "apogiĝilo".
"Apogilo" estas ilo kiu apogas iun aux ion, kaj per " apogiĝilo" oni apogas sin mem. Ĉiuokaze kiam temas pri bibliaj citaĵoj mi ne mem tradukas sed kopias el la originala fonto.
Mi ne notis ke en "Via bastono kaj apogiĝilo" " Via" estas ununombra. Aŭ Zamenhof eraris aŭ la apogiĝilo ne apartenas al Dio.
Sed mi ne arogas al mi la privelegion korekti Zamenhof:)

Se estas citaĵo oni ja prefereble ne ŝanĝu ĝin - aliokaze ĝi ja ne plu estus citaĵo ;)
La diferencigo inter "apogilo" kaj "apogiĝilo" fakte ŝajnas esti troigo al mi en normala kunteksto (kaj laŭ mi kontraŭas la principon de ŝparemo ĉe vortfarado); mi celas, se ne estas bezonata emfazi la diferencon - sed nu ja...
Ke Zamenhof mem skribis "Via bastono kaj apogiĝilo" fakte estas stranga afero (mi ne sciis tion, ĉar mi ankoraŭ ne legis la biblion esperante) ĉar almenaŭ laŭ la germana versio estas sendube, ke ambaŭ apartenas al Dio.
Sed ne halpas plendado: Citaĵo estas citaĵo.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #532049
added by Dejo, September 25, 2010