
Ĉu ne "... kredis al li."? (laŭ Reta Vortaro: kredi #2)

Ambaŭ eblas kaj ĝustas. "Kredu min" kaj "Kredu al mi"- ambaŭ enordas.
Mi kredas, ke la titolo de la (malĉasta ;-)) broŝuro "Knedu min sinjorino" estas vortludo bazita je la esprimo "kredu min".

1. "Kredu min." = (en) "Believe in me."
2. "Kredu al mi." = (en) "Believe me."
Do, mi opinias, ke la dativo (2.) ĝustas en via frazo kiel traduko de la angla (believed him = kredis al li).

Saluton denove, Espi,
Laŭ mi, la tradukoj devas esti aliaj:
Believe in me: Kredu je mi
Believe me: kaj "kredu min" kaj "kredu al mi".
Amike via,
Eldad

En PIV mi trovis sekvontajn ekzemplojn;
"Vi povas tion kredi al mi, infanoj!"
"Ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon."
"En mia infaneco mi kredis je Dio."
Nun decidu vi mem pri la korekta formo. Mia opinio estas firma.
Amike ;)

Suplemento:
Dativa kaj akuzativa objektoj ne povas signifi la samajn, ĉu ne?
"Kredi" povas esti transitiva aŭ netransitiva, laŭ la senco.

Mi ankaŭ restas firma en mia opinio :)
Jen, vi pruvis tion al mi en viaj ekzemploj:
"En mia infaneco mi kredis je Dio." Nome, "When I was a child, I believed in God".
Kiel mi skribis supre: kredi je iu - believe in someone
La dua afero:
Ne, dativo kaj akuzativo en Esperanto povas signifi la samon (ne ĉiam, sed sufiĉe ofte jes). Ĉi-kaze, laŭ mi, ili signifas la samon.

Via unua afero:
Vi skribis: kredi je iu = believe in someone.
Sed la angla frazo nur inkludas "believe someone", sen "in". Ĉu vi rimarkas vian eraron?
Via dua afero:
Tio mi ne povas kredi! Ekz. "al iu" aŭ "iun" ne signifas la sama!
Estus fatalega afero! Ĉu ne?

Mi ŝanĝis, vidu supre.
Mi konstatas, ke kutime oni "kredas la vortojn de iu" aŭ "kredas ion ajn", sed "kredas al iu" - laŭ PIV.
Dankon.

El PIV mi citas:
Vi povas kredi ...
- (tr) ... ion
- (ntr) ... al iu
- (tr) ... ion al iu
- (ntr) ... al io, pri io
- (ntr) ... je iu = Rigardu iun, kiel vere ekzistantan, aŭ kiel sanktan, sen pruvoj
Ĉu vi ankoraŭ havas demandojn? Via frazo devus nomi "kredis al li".
Amike

Dankon pro la diskutado. Ĝi ankaŭ al mi donas amason por uzi nian lingvon.
Ĝis

Kara Espi,
Dankon, ja mi ĝuste al tiu de vi menciita formo korektis mian frazon (komence mi ŝanĝis la vortumon de la frazo, kaj preskaŭ tuj ŝanĝis ĝin denove al "kredis al li").
Amike,
Eldad
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #33336
added by Eldad, October 18, 2010
linked by Eldad, October 18, 2010
linked by Demetrius, October 25, 2010
linked by pliiganto, December 26, 2010
linked by Zifre, April 14, 2011
edited by Eldad, April 14, 2011
edited by Eldad, April 14, 2011
linked by PaulP, February 9, 2019
linked by danepo, February 15, 2019
linked by PaulP, February 14, 2024